Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin, kaj nun Mi ŝajnas tiom travidebla ke mi hontas Kaj vi rigardas min, demandas min demandas min, kaj nun Vi min riproĉas ke nenion mi rakontas
Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi ofertu ĝin tuj Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi provizu vin tuj
Estas mateno kaj mi aŭdas vin, mi aŭdas vin Kaj kiom volus mi malfermi mian keston Vi diras ke vi ne komprenas min, komprenas min, kaj mi Mi certe scias ke postulas vi honeston
Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi ofertu ĝin tuj Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi? Mi provizu vin tuj
Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro Mi estas superbazaro